Multaj homoj havas vere interesajn projektojn, kiuj povas helpi diskonigi esperanton ekster esperantujo, aŭ helpi esperantistojn ĝui esperanton. Multaj aliaj povus helpi, sed estas malfacile, pro diversaj kialoj ke unu scios pri la alia.
Nuntempe estas multe da esperanta aktiveco en tujmesaĝiloj, sed tiaj platformoj havas grandan malgrandan problemon: En tujmesaĝiloj la mesaĝoj perdiĝas. Multaj mesaĝoj estas ne legitaj, kaj tiuj kiuj daŭre ripetas la mesaĝon, agas kvazaŭ spamisto.
En forumoj kutime oni devas ensaluti, aldone al tiu limo, multfoje oni trovas tre malnovajn helpopetojn, kaj la helpopetinto forgesis aŭ eĉ finis la projekton, sed la helpopeto daŭras tie, kaj tio malhelpas trovi interesajn projektojn por helpi.
Ĉi tiu retejo estas vikia paĝaro, kiu permesas iun ajn peti helpon pri iu ajn projekto, sen ajna registro, ensaluto aŭ kontrolo de la respondecularo de la retejo.
Post afiŝi la projekton, ĝi estos videbla nur dum 2 monatoj, por certi al vizitantoj ke la helpopeto ne estas malnova kaj forgesita helpopeto. Se la paĝo estas redaktita de iu ajn dum tiuj 2 monatoj, ĝi estos videbla denove dum 2 monatoj. Unu monato post la lasta redakto de la paĝo, ni aŭtomate aldonas etikedon aŭ klavvorton “forgumota” por indiki al uzanto ke dum pasinta monato neniu redaktis la paĝon, do estas risko ke la helpopeto estas forgesita.Tiu etikedo forviŝiĝos post permana redaktado.
Rimarku: Ĉi tiu paĝo ne celas esti ilo por kunordigi ajnan projketon, ĝi simple celas montri pri kio oni laboras kaj bazan informon pri la statuto de la projekto. Estas multaj kaj bonegaj iloj por kunordigi taskojn/subtakstojn, ktp. En la listo aperos ĉiuj projketoj kiuj estis kreitaj aŭ ricevis lastan ĝisdatigon dum pasintaj 60 tagoj.
Ni ne povas certigi ke ĉiuj projektoj sukcesos aŭ finiĝos, sed povas ja certi, ke vi ne trovos ci tie, malnovegajn kaj dum jaroj neatenditajn helpopetojn.